| onjo ( @ 2006-04-11 14:32:00 |
| Current music: | Antònia Font |
| Entry tags: | infaneco, kino |
pedalante
Hieraŭ mi spektis "El coche de pedales" (La Pedalaŭto), filmon pri vivo de unu familio en la diktatura tempo en Hispanio. Unu el ĉefaj herooj estas instruisto pri Esperanto, kaj en la filmo sonas kelkaj frazoj en la internacia lingvo. Sincere dirante, mi malbone komprenis la tekston en la hispana, mankis mankis subtitoloj! Sed bonega rolado de aktoroj kaptis min tiom, ke mi kun intereso spektis ĝis la fino kaj eĉ trasentis ironi-lirikan humoron, kiu regas en la filmo. Kaj tute ĉarmis la infano, revanta pri ruĝa pedalaŭto...
Ekzistas DVDo kun subtitoloj ankaŭ en Eo, do iam eble mi povos spekti ĝin. Onidire la DVDo estas preparita iom fuŝe - en parto de la filmo la E-subtitoloj ne koincidas kun la originalo - bedaŭrinde. Espereble iam oni korektos ĝin.